출석해 인사하기(로그인)

기억해 두기

LA VORTARO(사전) VORTARO*

사전을 열려면, 위의 버턴을 클릭하세요. 사전사용법에 관하여는 "도움페이지"를 참고해 주세요.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

도움: * ? 더 자세히....

즉시메시지보내기도구 TUJMESAĜILO*

귀하는 이 즉시연결도구를 통해 lernu!의 사용자들과 대화를 할 수 있습니다. 이것을 시도하려면 위의 버턴 중 하나를 클릭해 주세요. 더 많은 정보는 "도움페이지"를 참고해 주십시오.

도움 * *

lernu!의 이 페이지는 아직 한국어로는 번역되어 있지 않습니다.
이미 번역되어 있는 언어들은 다음과 같습니다. eo ar bg ca de el en es fa fi fr hsb hu it lt nl no pl pt ru sk sl uk zh-cn zh-tw

여름에스페란토-연구모임

강연장방SES-2008 okazos en Modra-Harmónia, Slovakio, en Eduk-centro de Centro de plua edukado de Komenio-Universitato.

La loko estas bela kaj trankvila urbeto, situanta piede de la montaro "Malgrandaj Karpatoj" (Malé Karpaty), 30 km de Bratislavo kaj 25 km de Trnavo. Distanco de la viena flughaveno (Schwechat) al Bratislavo estas ĉ. 45 km kaj la distanco de la budapeŝta flughaveno al Bratislavo estas ĉ 160 km.

Partoprenantoj loĝos en agrablaj dulitaj ĉambroj kun propra duŝejo kaj necesejo. Entute estas ĉambroj por 84 personoj, pliaj 240 personoj povos tranokti en apuda studenthejmo - same en dulitaj ĉambroj. Krome estos ankaŭ eblo tendumi, se oni kunportos proprajn tendojn. La plej fruaj aliĝintoj ricevos plej luksajn dulitajn ĉambrojn, postaj iomete malpli luksajn dulitajn ĉambrojn, kaj plej malfruaj aliĝintoj loĝos en ĉambroj en la studenta hejmo.

식당Ejo, kie okazos la programo, havas plurajn stud- kaj preleg-ĉambrojn, komputilejon kun reto kaj eblo uzi proprajn porteblajn komputilojn; sendratan reton en teretaĝo de la tuta studejo, kongresejon kun podio, projekciilo kaj piano; TV-ĉambron, etan sportejon, endome lokon por ludi bilardon kaj tablotenison, kaj ekstere tenisejon, ludejon por minifutbalo kaj terason kun rostilo. Tuj apud la ejo troviĝas tutnokte malfermita trinkejo kaj proksime estas ankaŭ diskejo kun keglejo.



안내  프로그램