출석해 인사하기(로그인)

기억해 두기

LA VORTARO(사전) VORTARO*

사전을 열려면, 위의 버턴을 클릭하세요. 사전사용법에 관하여는 "도움페이지"를 참고해 주세요.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

도움: * ? 더 자세히....

즉시메시지보내기도구 TUJMESAĜILO*

귀하는 이 즉시연결도구를 통해 lernu!의 사용자들과 대화를 할 수 있습니다. 이것을 시도하려면 위의 버턴 중 하나를 클릭해 주세요. 더 많은 정보는 "도움페이지"를 참고해 주십시오.

도움 * *

lernu!의 이 페이지는 아직 한국어로는 번역되어 있지 않습니다.
이미 번역되어 있는 언어들은 다음과 같습니다. eo ar bg ca de el en es fa fi fr hsb hu it lt nl no pl pt ru sk sl uk zh-cn zh-tw

여름에스페란토-연구모임

Aliĝkotizoj

Aliĝkotizoj kovros partojn de kostoj de la aranĝa programo. Restanta parto de la programkostoj estos kovrita per alifontaj subvencioj.

Aliĝdato A-landano B-landano C-landano
ĝis 2008-04-30 € 30 € 20 € 10
ĝis 2008-05-30 € 40 € 30 € 20
post 2008-06-01 € 50 € 40 € 30

Klarigoj:

A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj listigitaj sub B kaj C;
B: La 10 novaj membro-ŝtatoj de EU (kiuj eniris ĝin en la jaro 2004);
C: Rumanio kaj Bulgario, ekssocialismaj eŭropaj landoj, ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.

Rimarko 1: Aliĝkotizon NE pagas personoj, kiuj aĝas malpli ol 18 jarojn (= tiuj, kiuj naskiĝis post aŭgusto 1990) - por infanoj tamen ne okazos speciala programo.
Rimarko 2: Se vi kontribuos al la programo de la aranĝo, eblos ricevi rabaton kaj depende de kontribuo eblas eĉ plene nuligi vian aliĝkotizon. Bv. skribi pri via kontribuo en la aliĝilo kaj ni sekve kontaktos vin pri tio.
Rimarko 3: Atentu, ke la aliĝo validas nur post la pago de minimume aliĝ-kotizo por la aranĝo (vi kompreneble estas bonvena pagi jam la plenan sumon) per unu el la jenaj manieroj. Se vi bezonas invitleteron por ricevi vizon, necesas antaŭpagi ankaŭ la kotizon de € 33 por tio (vidu sube "Invitletero").

Manĝokotizoj

Tuttaga manĝo: € 10/tage = € 80 por la tuta aranĝo
Nur matenmanĝo: € 3/tage = € 24 por la tuta aranĝo

Rimarko: Manĝoj komenciĝos per vespermanĝo la 9an kaj finiĝos per tagmanĝo la 17an de aŭgusto.

Loĝkotizoj

En la dulitaj ĉambroj: € 12/nokto = € 96 por la tuta aranĝo

Rimarko: Entute estas 8 noktoj (de sabata vespero ĝis dimanĉa mateno). Eblas partopreni ankaŭ malpli longe, bv. informi nin en aliĝilo pri viaj alveno- kaj foriro-datoj.

Invitletero

Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri slovakan vizon, tio kostas € 33.

Rimarko: Invitleteroj devas esti aprobitaj de polica departamento, kaj tie oni pagas la kotizon. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis la 30a de junio 2008 - se vi bezonas vizon, bv. aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron bv. plenigi bezonatajn kampojn en la aliĝilo. Aldone, bv. sendi rete al adreso ankaŭ foto-kopion de via valida vojaĝ-pasporto (paĝo kun la foto kaj datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico.
Nia konsulejo petos al unuopaj ambasadejoj donon de senpaga vizo al aliĝintoj por SES – tio jes povas signifi, ke vi ricevos la vizon mem jam senpage, sed ne estas 100%-a garantio por tio. Same la vizoj estos pli rapide traktitaj ol kutime.

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas/os aparte pagendaj - eblos mendi ilin ekde aprilo ĝis fino de julio (Se vi aliĝos al ekskursoj post la 31a de julio ni ne povos garantii por vi liberan lokon.)

반나절

  • kastelo "Červený Kameň" (Ruĝa Ŝtono) kaj ceramikaĵa metiejo, fieraĵo de Modra (€ 8);
  • Bratislava - kastelo, malnova urboparto, panorama bildo de urbo, burg-ruino Devín (€ 8);
  • kastelo "Smolenice" kaj kaverno "Driny" (€ 8).

전일

  • Vieno - kun vizito al Esperanto-muzeo, Schloss Schoenbrunn, Stephans Dom, malnova urbocentro, aĉet-strato kaj alio (€ 30).

Aldonaj senpagaj servoj

Dum SES vi havos eblon uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta semajno estos je via dispono interalie:

  • sendrata ret-konekto en teretaĝo;
  • retejo kun 10 komputiloj;
  • TV-ĉambro kun projekciilo;
  • piano;
  • tabloteniso;
  • bilardo;
  • endoma sportejo/muskoligejo;
  • tenisejo;
  • mini-piedpilkadejo;
  • teraso kun rostilo;
  • tabloludoj;
  • kafo- kaj teo-bufedo.



프로그램  참가비 지불방법